Izotopoj de ksenono

Nature okazanta ksenono (Xe) konsistas el 9 izotopoj konsiderataj kiel stabilaj. Ksenono havas la duan plejgrandan kvanton de stabilaj izotopoj post stano kun 10 stabilaj izotopoj.

La norma atompezo estas 131,293(6) u.

El ĉi tiuj 9 stabilaj izotopoj, 4 izotopoj 124Xe, 126Xe, 134Xe kaj 136Xe estas antaŭdiritaj al kapabli al duopa beto-disfalo, sed ĉi tio neniam estis observita, tiel ili estas konsiderataj kiel stabilaj.

Estas konataj pli ol 40 radioaktivaj izotopoj.

129Xe estas produktata per beto-disfalo de 129I (duoniĝotempo 16 milionoj jaroj).

131mXe, 133Xe, 133mXe kaj 135Xe estas iuj el la fisiaj produktoj de 235U kaj 239Pu, kaj pro tio estas uzataj kiel montriloj de atomkernaj eksplodoj.

La artefarita izotopo 135Xe estas de konsiderebla signifeco en la operaciado de atomkernaj reaktoroj. 135Xe havas tre grandan krucan sekcion por varmecaj neŭtronoj 2,65×106 budoj, tiel ĝi agas kiel neŭtrona absorbantoatomkerna veneno kiu povas malebligi la ĉenan reakcion post iu periodo de operaciado, se ne estas ebleco aldoni sufiĉan kvanton de reakciokapablo. Ĉi tio estis esplorita en la plej fruaj atomkernaj reaktoroj konstruitaj per la Projekto Manhattan por produktado de plutonio.

Relative altaj kvantoj de radioaktivaj ksenonaj izotopoj estas ankaŭ eligataj de atomkernaj reaktoroj per liberigo de ĉi tiu fisia gaso de krakitaj brulaĵaj vergoj aŭ fisianta uranio en malvarmigan akvon. La kvantoj de ĉi tiuj izotopoj estas kutime malgrandaj kompare al nature okazantaj radioaktivaj noblaj gasoj kiel 222Rn.

Ĉar ksenono estas traceanto por du gepatraj izotopoj, rilatumoj de kvantoj de ksenonaj izotopoj en meteorŝtonoj povas esti uzata por studado de la formiĝo de la suna sistemo. La jodo-ksenona maniero de datigo donas la tempodaŭron inter la atomkernosintezo kaj la kondensado de la solida objekto dum formiĝo de la suna sistemo. Ksenonaj izotopoj estas ankaŭ povas esti uzataj por studado de surtera diferencialado. Aldona kvanto de 129Xe trovita en karbona dioksido en Nov-Meksiko estas kredita al esti de disfalo de gasoj de termantelo baldaŭ post formiĝo de Tero.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search